HomeLib
Books without sequence (Vojniĉ Etelo Liliano)
Ojstro

fb2

La romano"Ojstro" far anglino Ethel Lilian Voynich (Etelo Liliano Vojniĉ)

aperis en 1887 kaj jam en 1898 estis tradukita en la rusan, post ĝiaj eldonoj

en Usono kaj Anglio, kaj tuj iĝis plej ŝatata libro de avangarda rusa

junularo.Komence de la 19-a jarcento, post forpelo de la napoleona armeo, la tuta

Italio estis disigita je ok separataj ŝtatoj kaj fakte okupita de aŭstraj

militistoj. Ĉiu ŝtato havis proprajn limojn, doganejojn, monon ktp.

Progresemaj homoj de Italio komprenis necesecon de unuigo de la lando kaj

batalis pro la nacia sendependeco. Ties celo efektivigis nur en 1870.Eventoj de la romano "Ojstro" komencas en 1833. Juna kaj naiva Arturo Berton

(Arthur Burton), studanta filozofion en Pisa, decidas dediĉi sian vivon al

batalo kontraŭ eksterlandaj okupantoj pro liberigo de Italio. Devizo de

societo, al kiu li aliĝis, estis "Pro Dio kaj la popolo, nun kaj por ĉiam!".

Arturo sekvas ĝin. Ja Kristo pereis pro savo de homoj. Sed konfesprenanto

informas policon lian sekreton, diritan dum la konfeso. Lia amatino Gemo

(Gemma) opinias, ke Arturo estas perfidulo kaj vangofrapas lin. Samtempe li

ekscias, ke pastro Montanelli estas lia reala patro. Nesukcesinte eltoleri

tiujn turmentojn, Arturo kvazaŭ dronigas sin en la rivero, kaj penetras la

ŝipon naĝantan en Sudan Amerikon.En 1846, timiĝinta pro publika indigno, papo Pius IX kvazaŭ realigis iun

postulojn de la popolo: estis liberigitaj iuj politikaj arestitoj, cenzuro ne

tro furioze premis ĉiun liberan vorton, sed entute tiama amnestio, certe,

neniel plibonigis staton de la loĝantaro.Tiutempe en Florencon venas riĉa ĵurnalisto Felico Rivarez, laŭ invito de

membroj de loka societo "Juna Italio". Laŭ ties peto li verkas satirajn

pamfletojn, kies ĉefa celo iĝas kardinalo Montanelli. Liaj novaj geamikoj:

Martini, Rikardo, Galli kaj Gemo nomas lin ankaŭ per pseŭdonimo "Ojstro".

Gemon turmentas duboj, ĉar ŝi vidas multon komunan inter Ojstro kaj Arturo.Antaŭ pafmortigo Ojstro konfesas al pastro Montanelli, ke li estas Arturo, ke

li ne dronis. Li tre amas sian patron, sed ne povas pardoni ties trompon. Li

ankaŭ tre amas Gemon, sed ne povas pardoni ŝian vangofrapon. Por li gravas ne

la insulto mem, sed tio, ke ŝi ekdubis pri liaj honesto, kuraĝo kaj fideleco

al sia kredo, kaj tion li pardonas al neniu.